Esperanto-Festo エスペラント祭

Esperanto-Festo (Zamenhof-Festo) estas kunveno de esperantistoj, kiu okazas ĉiujare en decembro okaze de la naskiĝdato de la kreinto de Esperanto.

Hodiaŭ ni havis la Feston en la urbo Ôtu(oocu). Kunvenis 19 esperantistoj el 3 rondoj: Oumi Esperanto-Societo, Kioto-Esperanto-Societo kaj Uĵi/Ĵoojoo-Esperanto-Rondo.
La ĉefa programero estis prelego de mongola junulino. Ŝi parolis pri sia familio, pri sia renkontiĝo kun Esperanto kaj pri la lando Mongolio. Kaj en Esperanto kaj en la japana, montrante bildojn per projekciilo. Ankaŭ komencantoj povis bone kompreni la prelegon.
(Ŝi studis la japanan en universitato kaj laboris kiel interpretisto kaj ĉiĉerono.)
Ĝenerale ni japanoj pli bone scias pri Usono kaj Eŭropo ol pri Aziaj landoj. Vivo de mongoloj estas malmulte konataj en Japanio, kvankam ili estas proksimaj parencoj de japanoj rase kaj lingve. Interesis do ŝia parolo pri vivo de mongoloj: ili loĝas maldense, brutoj estas pli multaj ol homoj, ili estas religiemaj, ili havas tradician litersistemon vertikale skiribata, ktp ktp...

Krom ŝia parolo ni havis sinprezentadon, parolon pri UK, parolon pri la landa kongreso, klarigon pri esperantaj libroj kaj aŭkcion pri esperantaĵoj.

エスペラント祭(ザメンホフ祭)は、エスペラント創始者ザメンホフの誕生日にちなんで毎年行われる行事です。
今日は大津市エスペラント祭が行われ、近江エスペラント会・京都エスペラント会・宇治城陽エスペラント会の3グループから19人が参加しました。
メインの番組は若いモンゴル人女性の講演でした。自分の家族のこと、エスペラントとの出会い、そしてモンゴルという国について話されました。エスペラントと日本語の両方を使って、プロジェクターで写真や図を見せながらの講演だったので、初心者にも理解できました。
(彼女は大学で日本語を学び、通訳やガイドとして働いていたのです。)
日本人はアメリカやヨーロッパのことはよく知っているけれど、アジアの国々についてはあまり知りません。モンゴル人は人種的にも言語の面でも近い親戚なのですが、モンゴル人の生活は知られていない。ですから彼女の話は興味深いものでした。人口密度が低いこと、家畜の数の方が人間よりはるかに多いこと、信心深い国民であること、民族に伝わる縦書きの文字があること、などなど・・・

講演のほか、自己紹介・世界エスペラント大会の話、日本エスペラント大会の話、本の紹介、エスペラントグッズのオークションがありました。