Hodiaŭ ni havis gaston el Madagaskaro.
S-ino M, membro de nia societo, korespondis kun madagaskara esperantisto de antaŭ 15 jaroj.
La korespondanto, s-ino F, delonge havis intereson pri Japanio. Post longa korespondado kun japano, ŝi fine povis veni al Japanio antaŭ unu jaro kaj duono kiel stipendiata studento. Nun ŝi loĝas en la urbo Mito (la gubernio Ibaraki), sed ŝi venis al Kioto por gasti ĉe s-ino M.

Hieraŭ ŝi partoprenis en kunveno de Uĵi/Ĵoojoo-Esperanto-Rondo kaj hodiaŭ ĉeestis en la kunveno de nia societo.
Montrante mapon de Madagaskaro ŝi multe parolis pri sia lando: pri naturo, pri vivo de popolo, pri infanoj en lernejojktp..

今日はマダガスカルからのお客様を迎えました。
京都エスペラント会会員のMさんは、15年前からマダガスカルエスペランティストと文通していました。
その文通相手Fさんは、日本に以前から興味がありましたが、1年半前に奨学金を受けて日本に来ることができました。水戸市茨城県)に住んでいますが、Mさんに会うため京都を訪れ、現在 Mさん宅に滞在中です。

昨日は宇治城陽エスペラント会の集まりに出席、今日は京都エスペラント会の例会に参加。
地図を見せながら、マダガスカルについてたくさん話をされました。マダガスカルの自然について、人々の生活について、こどもたちの学校の状況についてなどなど。