el Cxinio

  Hodiaŭ ni havis gastojn el Ĉinio.
  Ili venis de la urbo Changzhou (常州市). Esperanto-Societo en Takatuki kaj Changzhou-a Esperanto-Asocio havas amikan rilaton de 30 jaroj.
  Pere de Esperanto du elementaj lernejoj, lernejo Yosumi (五百住小学校) en Takatuki kaj elementa lernejo Dongfang (東方小学校) en Changzhou havas intiman rilaton *1. La instruistoj de la lernejoj vizitas unu la alian, kaj la lernantoj interŝanĝas mesaĝojn, pentraĵon ktp.
  Unu el la du ĉinaj junulinoj estas instruisto de la lernejo Dongfang. Kompreneble ili vizitis la lernejon de Yosumi kaj interparolis kun ties instruistoj kaj lernantoj.


  Hodiaŭ ili vizitis templon Kinkaku-zi, kastelon Nizjō-zjō, vidis festoĉarojn de Gion-Maturi tra la fenestroj de buso.



  Posttagmeze ili partoprenis en regula kunveno de Kioto-Esperanto-Societo, kiu okazis de la 2-a horo ĝis la 4-a.
  Tri gastoj, tri Takatuki-anoj, 6 Kioto-anoj: sume 12 esperantistoj kunvenis.
  Ni prezentis nin laŭvice, parolis pri profesioj respektive, aŭdis pri historio de interrilato inter kaj Esperanto-Societo en Takatuki kaj Changzhou-a Esperanto-AsocioEsperanto.
  En la fino de la kunveno ni kune kantis kantojn "La granda kantado (大きなうた)" kaj " Kanto de kvar sezonoj (四季の歌)".

*1:次のページには東方小学校のエスペラント教育や日本との交流について書いてあるようです。http://zhoujinxia123.tscai.com/index/about/id/1945/