例会

De 7:00 ĝis 9:00 ptm. en la 2-a de septembro (merkredo), ĉe Esperanto-Kaikan
ĉeestis 5: s-ro KK, NK, DD, s-inoj MS, AS.

Gasto el Usono partoprenis en la nia kunveno.
Li venis al Kioto por ĉeesti en konferenco pri sanskrito. Li estas specialisto pri barataj religioj. Li instruas en universitato pri hinduismo kaj budismo kiel profesoro. Ni aŭskultis pri sudbarata kulturo kaj kastismo.
Li skribis nomojn de ni ĉiuj per sanskritaj literoj sur blanka tabulo.

アメリカからのお客さまが出席されました。
サンスクリット語の学会に参加するために京都に来られた方です。インドの宗教を研究しておられ、大学ではヒンドゥー教や仏教について講義しておられるそうです。今日は南インドの文化やカースト制度について話していただきました。
また、わたしたちの名前をそれぞれサンスクリット文字で白板に書いてくださいました。