En nia kunveno ĉeestis studento el Argentino.
Por partopreni en UK en Koreio li venis al Azio, kaj survoje vizitas Japanion.
La japana lingvo tre interesas lin kaj li ĝin lernas. Li ŝatas japanajn animaciojn, ekzemple "Pokect Monsters", "Dragon Ball", "One Piece" kaj aliajn. Li sentas, ke la japana estas bela lingvo.

Estante 23-jara, li jam havis kaj havas gravan rolon en Esperantujo. En 2014 li estis unu el LKK-anoj en Bonaera UK, kaj nun estas komitatano de TEJO.

Ni parolis pri diversaj aferoj, interalie pri butbala matĉo en UK. Li partoprenos en la matĉo.

今日の例会には、アルゼンチンの学生さんが出席されました。
韓国で行われる世界エスペラント大会に参加するためにアジアに来て、道中日本へ立ち寄ったのです。
日本語にとても興味をお持ちで、学習しておられます。日本のアニメが好きで、ポケモンドラゴンボール、ワンピースなどを見ているそうです。日本語は美しい言語だと感じているとのこと。

まだ23歳ですが、エスペラント界では活躍しておられます。2014年にブエノスアイレスで開かれた世界エスペラント大会では、現地大会委員のひとりでした。全世界エスペラント青年機構の委員もしておられます。

いろいろな話題が出ましたが、その中に、世界エスペラント大会期間中に行われるサッカーの試合の話もありました。大会参加のエスペランティストと、地元のサッカーチームが試合をするのです。彼も出場するそうです。


Hodiaŭ en nia regula kunveno partoprenis gasto el Barato.
La gasto, s-ro S, venis al Japanio laŭ invito de du regionaj Esperanto-kongresoj: Kantoa kaj Kansaja.
En nia kunveno li detale parolis pri sia laboro en banko, pri sia agado en Esperantio, pri lingvoj en Barato ktp.
Lia gepatra lingvo estas la telugua, kiun parolas cent milionoj da homoj. La gepatra lingvo de lia edzino estas "marathi", alia lingvo en Barato. La geedzoj komunikas per la hindia lingvo. Vere Barato estas multlingva lando!
Gaje kaj vigle pasis du horoj de la kunveno.

今日はインドからのお客様が出席されました。
お客様のSさんは、関東エスペラント大会と関西エスペラント大会の招待で日本に来られました。
銀行にお勤めで、そのお仕事について、またエスペラント界でのご自身の活躍について、インドの言語事情について、詳しく話してくださいました。
Sさんの母語テルグ語で、一億人の話者がいるとのこと。奥様の母語はマラーティー語、夫婦の会話はヒンディー語だそうで、インドが多言語の国だと改めて知りました。
2時間の例会は、にぎやかで活気に満ちたものになりました。


Hodiaŭ en nia regula kunveno partoprenis gastoj el Germanio.
Ili estas geedzoj.
La edzino devenas de Hispanio.
La edzo estas germano, kiu havas japanan patrinon kaj germanan patron. La patro kaj patrino konatiĝis en UK en Tokio, kiu okazis en 1965, kaj poste geediziĝis.
Vere internacia familio ili estas!

Ili multe interesiĝas pri japanaj kulturoj. Ni parolis pri japanaj manĝaĵoj, pri pulvora verda teo "maĉĉa", pri familiaj nomoj de japanoj ktp.

Antaŭ la kunveno ili parolis en radio-elsendo. Nia societo havas programeron 6-minutan, kun okazas du-foje en monato.

今日の例会に、ドイツからのお客様が出席されました。
ご夫婦で、奥様はスペイン出身の方です。ご主人は日本人のお母様とドイツ人のお父様をもつドイツ人で、ご両親は1965年に東京で行われた世界エスペラント大会で知り合い、結婚なさったそうです。

ご夫妻とも日本文化に深い関心をお持ちで、日本の食べ物のことや抹茶のこと、日本人の姓名のことなど、次々に話がはずみました。

会合に出席する前、ご夫妻は地域FM放送に出演してくださいました。京都エスペラント会は毎月2回、6分間の番組を持っています。
http://radiocafe.jp/201603001/episodes/2017-04-12oa/


Nian posttagmezan kunvenon vizitis geedzoj el Francio. En la hodiaŭa kunveno partoprenis 9 esperantistoj, inkluzive la gastojn.
Hieraŭ ili atingis Kioton, kaj restos ĝis la venonta sabato en la urbo. Tre bonŝance! Ĉi-jare sakuroj flotas malfrue ol la lastaj jaroj, kaj ili povas plene ĝui la floradon.
S-ino M, unu el la societanoj, montris mapon de Francio kaj ni parolis pri kelkaj lokoj denla lando. Alia societano, s-ino N (ŝi estas profesia kantisto) , kantis en la franca kaj en Esperanto por la gastoj.
La gastoj interesiĝis pri nomoj de japanoj, kaj ni laŭvice klarigis pri sia nomo; ekzemple, "澄" signifas "klara".

En la vespero la geedzoj partoprenis en kunveno de La Esperanto-Societo de la Universitato de Kioto.

フランスのご夫妻がわたしたちの昼例会を訪ねてくださいました。今日の例会は、お客様を入れて9人が集まりました。
ご夫妻は昨日京都に到着、今週の土曜までここに滞在されるそうです。これは幸運! 今年は桜の開花が例年より遅いので、たっぷり楽しめます。
会員のMさんがフランスの地図を持ってこられて、しばらくフランスのいくつかの地域について話し合いました。会員のNさん(プロ歌手)は、お客様のためにフランス語とエスペラントで歌を披露しました。
ご夫妻は日本人の名前に興味を持っておられ、わたしたちはひとりずつ、自分の名前がどんな意味かを説明しました。たとえば「澄」の字はエスペラントで klara の意味です、というように。

夜、ご夫妻は京都大学エスペラント語研究会の会合に出席されました。


Hodiaŭ ni havis gaston el Vjetnamio. 
S-ino B, el Vjetnamio, venis al Japanio por partopreni en Komuna Seminario, kiu okazis en Ôsaka. En ĝi partoprenis ĉirkaŭ 30 junuloj el 4 landoj: Vjetnamio, Ĉinio, Koreio kaj Japanio.
Post la seminario ŝi gastis ĉe esperantisto en Kioto kaj vizitis nian kunvenon.
Unue ŝi parolis pri la historio de sia lando skribante jarojn sur blanka tabulo. Poste ni interparolis pri la milito kontraŭ Usono, pri klimato de ŝia lando, pri labortempo de laboristoj en ambaŭ landoj, pri egaleco inter viro kaj virino... Vere pri multaj temoj ni interŝanĝis opinion.
En la fino de la kunveno ni kune kantis kanton "Granda Kantado"
Post la kunveno ŝi iris al la Universitato de Kioto por viziti studentan grupon.

今日はベトナムからのお客様を迎えました。
ベトナムのBさんは、大阪で行われたエスペラント青年セミナーに参加するため、日本に来られました。セミナーには4カ国(ベトナム、中国、韓国、日本)から約30人の青年が参加したそうです。
セミナーのあと、京都のエスペランティストのお宅にホームステイしながら、わたしたちの例会に来てくださいました。
まず、白板に年代を書きながら、ベトナムの歴史を説明。その後はベトナム戦争の話、気候の話、両国の労働時間の話、男女平等の話…と、実にたくさんのテーマで話し合いました。
最後に「大きな歌」をエスペラントでいっしょに歌いました。
会合のあと、Bさんは京都大学エスペラント語研究会の学生さんたちと交流するため、大学へ向かいました。


ベトナムの人たちがアメリカと戦った戦争を、わたしたちは「ベトナム戦争」と呼んでいますが、これを直訳しても彼女には通じませんでした。
アメリカや日本から見れば「ベトナム戦争」ですが、ベトナム人から見れば「アメリカ戦争」あるいは「抗米救国戦争」であって、「ベトナム戦争」と呼ぶ理由はありません。
それにベトナムは、中国・フランス・日本・アメリカと、次々と大国を相手に独立のための戦いを続けてきたわけで、対米戦争だけが戦争じゃないのです。

今日はオーストラリアからのお客様を迎えました。
オーストラリア北部の小さい村にお住まいです。学校の先生で、生徒さんはアボリジニのこどもだそうです。
村の環境、そこに住んでいる動物(カンガルーとかワニとか)のことを、たくさんの写真を見せながら話してくださいました。また、日本人の奥様とどんなご縁で知り合ったかも話されました。
Hodiaŭ ni havis gaston el Aŭstralio.
Li loĝas en vilaĝo en la norda parto de Aŭstralio. Li laboras kiel instruisto kaj la lernantoj estas aborigenaj geknaboj.
Montrante multajn fotojn li parolis pri la vilaĝo, pri bestoj tie vivantaj, ekzemple kanguruoj kaj krokodiloj. Li ankaŭ parolis, kiamaniere li konatiĝis kun la edzino, kiu estas japanino.

教師のしごとのかたわら、英語で漫画を描いて出版しておられるそうで、そのうち一篇は、ご自身によるエスペラント訳も出ています。
S-ro S verkas komiksojn en la angla lingvo. Unu el ili li mem tradukis en Esperanton.

今日はフィリピンからのお客様、Gさんを迎えました。
18歳の学生さんで、地理学専攻だそうです。
まず、レストランで落ち合っていっしょに昼食をとりました。

そのあと、地域FMラジオ「京都三条ラジオカフェ79.7」に出演され、ご自分のこと、エスペラントのことを通訳つきで話されました。
15歳のとき、友人といっしょにエスペラントの青年組織を立ち上げたそうです。
関東エスペラント大会と関西エスペラント大会に招待され、フィリピンの青年エスペラント運動について講演するために日本に来られました。エスペラントのおかげで初めて国外へ出ました、と言っておられました。

京都エスペラント会の昼例会にも出席していただきました。
例会では、フィリピンの活動の困難な面についての話もありました。多数の島から成り立っている国なので、メンバーがあちこちの島に散らばっていて、十代の若者にとっては、経済的にも地理的にも、合宿や大会に集まることが難しいのです。


Hodiaŭ ni havis gaston el Filipinoj, s-ro G.
Li estas 18-jara studento kaj studas pri geografio.
Ni renkontiĝis en restoracio kaj kune havis tagmanĝon.

Post la tagmanĝo li parolis en radio-elsendo "FM79.7".
Li parolis pri si kaj pri Esperanto kun interpreto.
Li fondis "Filipina Esperanto-Junularo"-n en sia 15-jara aĝo.
Laŭ invito de Kantoa Kongreso kaj Kansaja Kongreso de Esperanto, por prelegi pri Esperanto-Movado de Filipina junularo, li venis al Japanio.
Dank' al Esperanto li unuafoje vojaĝas ekster Filipinoj.

En nia taga kunveno li partoprenis kaj interparolis kun la membroj.
Li parolis ankaŭ pri malfacila flanko de la Filipina movado: La membroj de Filipina Esperanto-Junularo loĝas en insulo malproksima unu de aliaj. Havi renkontiĝon estas malfacile, precipe por junuloj, finance kaj geografie.